Actualización de la peticiónHaltigu la vendon de la Centra Oficejo, NE al detruo de UEA!Ni alproksimiĝas 100 subskribojn
Leon RoijenPaíses Bajos
12 févr. 2022

Karaj gesamideanoj, 

La peticio "Haltigu la vendon de la Centra Oficejo, NE al detruo de UEA!" nun alproskimiĝas 100 subskribojn. 

15 Komitatanoj montris saĝecon kaj komprenis, ke pri la plej gravaj decidoj en asocio devas decidi la membroj. Tiujn 15 Komitatanojn mi volas tie ĉi honori pro ilia granda respekto por la membraro de UEA, kaj pli larĝe por la tuta esperantistaro. Ja la Centra Oficejo de UEA gravas por la tuta esperantistaro. 
Tiuj ĉi 15 komitatanoj estas:

Ángel Arquillos, Dietrich M. Weidmann, François Lo Jacomo, Ileana Schrøder, Maritza Gutiérrez González, Povilas Jegorovas, Jérémie Sabiyumva, Christoph Klawe, Keyhan Sayadpour, Michela Lipari, Osmo Buller, Paul Desailly, Tuomo Grundström, Nguyen Van Loi, Zsófia Kóródy

Mi arogas al mi la supozon, ke neniu subskribinto protestos GRANDAN APLAŬDON al tiuj 15 decegaj, justaj kaj saĝaj komitatanoj.

Laste mi volus petegi vin - petu viajn esperantistajn geamikojn subskribi, tiel ke ni atingu 100 subskribojn baldaŭ.
Kiam ni atingos 100, la peticio estos transdonita al la komitato de UEA.

Kun varmaj, gesamideanaj salutoj,

Leon Roijen

Copiar enlace
Facebook
WhatsApp
X
Email