Petition updateHaltigu la vendon de la Centra Oficejo, NE al detruo de UEA!Ni atingis jam pli ol 50 subskribintojn
Leon RoijenNetherlands
Feb 10, 2022

Karaj subskribintoj de la peticio "Haltigu la vendon de la Centra Oficejo",

Post nur 2 tagoj, ni atingis pli ol 50 subskribojn. Inter vi troviĝas kaj membroj kaj nemembroj de Universala Esperanto-Asocio.
Via nombro estas klare multe pli granda ol tiuj kelkaj esperantistoj, kiuj - ofte post misinformado de la estraro - deklaris sin publike por la vendo. 

Tre baldaŭ finiĝos la voĉdona periodo por la Komitato, en kiu ĝi devas decidi, ĉu vendi la Centran Oficejon aŭ ne. 

Ni devas atendi la rezulton, sed intertempe, mi volus peti vin:

Ĉu vi volus helpi, ke ni atingu 100 subskribojn? Ekster Esperantujo, tio certe estus tre malgranda nombro, sed en nia eta mondo, tio estus grandioza atingo. Sen dubo ĝi estus fortega signalo al la Komitato kaj estraro de UEA, ke esperantistoj tra la tuta mondo forte kontraŭas la vendon de tiu fama Nieuwe Binnenweg 176, kie pluraj generacioj diligente laboris por la verda popolo kaj nia kara lingvo.

Por atingi tiujn 100 subskribojn, mi petas vin kundividi la ligilon al la peticio ( https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea ) kiel eble plej multe en ĉiaj sociaj retkomunikiloj - kaj ankaŭ inviti viajn geamikojn, konatojn ktp. al subskribado.
 
Mi elkore dankas vin! Kune kontraŭ la plua detruo de UEA!

Leon Roijen

Copy link
WhatsApp
Facebook
Nextdoor
Email
X