Haltigu la vendon de la Centra Oficejo, NE al detruo de UEA!

Haltigu la vendon de la Centra Oficejo, NE al detruo de UEA!

Started
February 8, 2022
Petition to
Komitato de UEA
Signatures: 320Next Goal: 500
Support now

Why this petition matters

Started by Leon Roijen

La nuna estraro de Universala Esperanto-Asocio volas vendi la Centran Oficejon, la plej gravan domon de la tutmonda Esperanto-movado, kiu estis konstruita en 1887, la naskiĝjaro de Esperanto. La domo havas gravan financan valoron kaj simbolan valoron por UEA-membroj kaj la pli larĝa E-movado.

Vendo de la domo signifas gravan endanĝerigon de la kapitalo de UEA, ĉar impona nemoveblaĵo en grandurbo kiel Roterdamo ne nur konservas sian valoron sed ĉiam plivaloriĝos dum aliaj investaĵoj venas kun - ofte grandaj - riskoj.

Post kruelaj maldungoj de preskaŭ ĉiuj oficistoj de la Centra Oficejo sub falsa preteksto de minacanta bankroto nun venu fino al la detruoj de UEA fare de la estraro kaj la ĝenerala direktoro.

Ni alvokas la Komitaton de UEA, rezigni pri la vendo de la Centra Oficejo kaj rekonsideri sian decidon, se post la voĉdona periodo montriĝos, ke ĝi tamen voĉdonis ebligante la vendon.

Ni, la subskribantoj, petas la Komitaton fari ĉion necesan por konservi tiun ĉi gravan domon (kaj kun ĝi ĝian kapitalon) por estontaj generacioj de esperantistoj.

Ni alvokas la Komitaton disvolvigi novajn planojn por la domo, en kiuj vigla por- kaj peresperanta aktivado ludu gravan rolon.  

Support now
Signatures: 320Next Goal: 500
Support now

Decision Makers

  • Komitato de UEA