Ni remalfermis la peticion:
UEA-komitatano Dietrich Michael Weidmann transprenis la torĉon. Kunbatalu por la SAVO de la Centra Oficejo: Heredaĵo de la tutmonda esperantistaro
Subtenu lin laŭ via povo kiom eble plej multe.
Jen la vortoj de komitatano Weidmann:
Karaj gesamidanoj
Nia komitato perfidas nian movadon kaj volas forvendi la hejmon de nia Asocio! La komitato eĉ ne kuraĝis subteni mian proponon meti tiel gravan decidon al nia membraro en ĝenerala voĉdono, ĉar la komitatanoj tre bone konsciis, ke plimulto de niaj membroj supozeble malaprobus tian agon.
Mi alvokas vin subkribi la petskribon al UEA kontraŭ la vendo de la Centra Oficejo
Mi subskribas, ĉar per la vendo de nia Centra Oficejo, ni detruas parton de nia historio, kaj ĉar simple estas kompleta stultaĵo vendi valoran nemoveblaĵon en Roterdamo. En la nuna ekonomia situacio nemovemblaĵoj estas la plej bona investo por kapitalo de asocio. La analizoj de nia estraroj estas kompleta fuŝaj, ĉar ili taksas kostoj por renovigo de la domo kiel elspezoj, kvankam tiaj elspezoj ja altigas la valoron de la nemoveblaĵo kaj do evidente estas investo.
Krome UEA ne troviĝas en tia financa mizero, ke ĝi nun tuj bezonus kapitaligi sian nemoveblaĵon. Estas ankaŭ fakto, ke la komitato timis submeti tiun demandon al ĝenerala voĉdono, ĉar ili ja konsciis, ke la membraro en sia plimulto verŝajne rifuzus tian vendon.
Jen la ligilo al la petskribo:
https://www.change.org/p/komitato-de-uea-haltigu-la-vendon-de-la-centra-oficejo-ne-al-detruo-de-uea
(La petskribon lanĉis Leon por unu semajno. Kvankam li apenaŭ diskonigis la petskribon, ĝin en unu semajno subskribis pli ol cent homoj. Li tiam fermis, kaj nun je mia peto remalfermis.)
Bonvolu disvastigi tiun mesaĝon al ĉiuj viaj geamikoj!
Kun amikaj salutoj
Didi Weidmann
Esperanto estas mia korafero, jen kelkaj el la funkcioj kiujn mi plenumas aŭ plenumis:
Prezidanto de Esperanto-Societo Zuriko
Estrarano de Svisa Esperanto-Societo
Komitatano A de UEA
Eksa ĝenerala sekretario de TEJO
Fondinto de BEMI