Message aux signatairesGutenberg Orchestra Rezignu la peton registri sian anglalingvan revuon kiel varmarkon!

La varmarko "ESPERANTO CULTURE MAGAZINE" estos malakceptita

La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki エスペラント図書館
13 juil. 2021

Karaj amikoj,

La 5an de julio 2021, Japana Patentoficejo publikigis kialojn por malakcepti la peton de Gutenberg Orchestra (prez. Sugatsuke Masanobu) rilate al la varmarko “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE”. Tio estas ke ESPERANTO/エスペラント estas artefarita internacia lingvo kreita de Zamenhof (laŭ la difino de la vortaro 広辞苑 la versio 7) kaj ke laŭ la informo en la interreto estas evidente ke multaj libroj pri Esperanto estas eldonitaj. Pro tio la peto por la varmarko “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE” estas konfuza pri enhavo de la varo.


40 tagojn post la sendo de tiu letero, la varmarko de Gutenberg Orchestra "ESPERANTO CULTURE MAGAZINE" estos komplete malakceptita.

Ni kore dankas al ĉiuj homoj kiuj kunlaboris por nuligi la varmarkon de Gutenberg Orchestra.


Sincere via,
Nitta Takamichi
 

Copier le lien
Facebook
WhatsApp
X
E-mail