Kio okazis post la interkonsento nuligi la varmarkon?


En la 14a de julio 2021, ni informis vin ke Japana Patentoficejo publikigis la leteron en kiu ĝi skribas kial ĝi malakceptas la varmarkon de Gutenberg Orchestra “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE” kaj ke la varmarko estos komplete forigita, se GO ne kontestos ene de 40 tagoj post la sendo de la letero.
Koncerne tion, en kaj ekster la interreto, oni demandas nin pri diversaj aferoj.
Jen niaj respondoj. Pri fakaj aferoj ni citas respondon de niaj du patentagentoj.
DEMANDO 1 KIAMANIERE LA LABORGRUPO DE LA PETSKRIBO KONFIRMIS KE GUTENBERG ORCHESTRA (PREZ. SUGATSUKE MASANOBU) ESTUS NULIGINTA SIAN PETON POR LA VARMARKO?
En la 15a de februaro 2021, ni ricevis de SUGATSUKE Masanobu du bildojn, nome, de “Dokumento por nuligi la peton de la varmarko” kaj de “Kopio de la kvitanco de specife registrita poŝto”. Tiujn du ni konfirmis ĝustaj kun patentagento. De tiam ni kaj la patentagento observadis 5 monatojn kiel la afero progresos ĝis la 14a de julio 2021, kvankam ni pensis ke sufiĉus pli malpli unu monato por konfirmi la nuligon. Ni konstatas la fakton ke ne okazis la nuligo de la varmark-peto kiun promesis Sugatsuke.
DEMANDO 2 ĈU NE ESTAS EBLO KE SUGATSUKE MASANOBU ROMPIS LA PROMESON KUN SUBSKRIBINTOJ KE LI NULIGU SIAN PETON PRI LA VARMARKO KAJ KE INTENCE LI NE SENDIS LA NULIG-PETON AL JAPANA PATENTOFICEJO?
Estus eblo ke eĉ se oni sendas nulig-peton pri la de si petata varmarko komenciĝas ekzamenado ĉe Japana Patentoficejo pro malfrua atingo de la letero. Sed niaj patentagentoj kiuj estas fakuloj pri varmarko diras ke la nuligon promesitan Sugatsuke ne faris.
Ni ne scias ĉu tio estas intencita de Sugatsuke aŭ okazis pro lia neatenteco. Sed ni konkludas ke se li vere sendus la nulig-peton al Japana Patentocifejo en la 15a de februaro 2021 certe ne komenciĝis ekzameno pri la varmarko.
DEMANDO 3 KIO SEKVAS SE SUGATSUKE MODIFAS LA PETON PRI VARMARKO?
Niaj patentagentoj respondas jene: “Malakcepto eksvalidiĝas se oni modifas sian peton pri la varmarko. Tial plu necesas observado.”
DEMANDO 4 SUGATSUKE MASANOBU KAJ LA LABORGRUPO DE LA PETSKRIBO INTERPAROLIS PUBLIKE. ĈU OKAZIS KOMUNIKADO ANKAŬ MALPUBLIKE INTER LA DU? KAJ KIEL TION KONCERNIS JAPANA ESPERANTO-INSTITUTO?
Komunikado inter Sugatsuke kaj la laborgrupo de la petskribo okazis ĉe Tvitero kaj ĉe nia kampanja paĝo en Change.org. Poste unu fojon Sugatsuke sendis al ni per DM de Tvitero por demandi ĉu kongruas nia bondeziro al Sugatsuke “Ni gratulas vin pro nova ekiro de la revuo kaj esperas plenan sukceson sur la vojo. ” kaj iu tvito de membro de la laborgrupo en privata konto. La tvito de la membro atentigis ke ankoraŭ pluraj problemoj estis lasitaj en la interreto. Ni pretigis la respondon por atentigi tion, sed pro okupiteco de privataj aferoj ni preterhavis okazon por respondi. Tamen, por informi vin, ni petas vian atenton pri la fakto ke la dua numero de ECM, kiu devas aperi en la alia nomo “ESP Cultural Magazine”, estis registrita en la retejo IDEA BOOKS kiel “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE 2” ĝis oni atentigis la 19an de aprilo 2021.
Japana Esperanto-Instituto kaj la laborgrupo de la petskriba kampanjo ne havas oficialan rilaton. En la 9a de januaro 2021, membro de la laborgrupo skribis al la direktoro de JEI por interparoli, sed la direktoro rifuzis la proponon.
Onidire JEI komunikiĝis kun Sugatsuke Masanobu pere de Kitagawa Ikuko, sed ni ne estas informitaj pri detaloj. Kaj JEI neniom koncernas al nia agado.
Gutenberg Orchestra (Sugatsuke Masanobu), JEI kaj nia laborgrupo neniam havis interparolon triope. Sed ni ricevis atentigon ke Sugatuke sendis mesaĝon al JEI en kiu li skribis la eblon okazigi proceson kontraŭ nia petskriba kampanjo menciante konkretan nomon de iu en la laborgrupo de la petskribo. Temas pri SLAPP(*1). Koncerne tion, ni konsultis du advokatojn kaj konfirmis ke oni ne povus procesi kontraŭ protesta mesaĝo aŭ petskriba kampanjo kiuj ne estas komerca interrompo. Tiel ni decidis daŭrigi nian petskriban kampanjon.
La redakcio de JEI proponis al la legantoj sendi artikolojn sub la temo “anglalingva revuo kiu nomiĝas ESPERANTO”. Membro de la laborgrupo de la petskriba kampanjo sendis sian artikolon kiu aperis en la julia numero de “La Revuo Orienta”, monata periodaĵo de JEI. Ni aperigos la artikolon por dividi nian opinion ankaŭ ĉi tie.
DEMANDO 5 KIUJ ESTAS LA LABORGRUPO DE LA PETSKRIBA KAMPANJO?
Ni, la laborgrupo de la petskriba kampanjo, konsistas ĉefe el Esperantistoj, aŭ Esperantoparolantoj. Iuj estas membroj de UEA aŭ de JEI, sed aliaj ne. Iuj loĝas en Japanio, sed aliaj ne. Ni estas individuoj kiuj vidas la problemon grava. Por nia agado, ni petas konsilojn de advokatoj kaj de patentagentoj kiuj estas fakuloj pri varmarko kaj pri sociaj aferoj.
(*1) KIO estas SLAPP (strategic lawsuit against public participation)?
https://en.wikipedia.org/wiki/Strategic_lawsuit_against_public_participation