Обновление к петицииGutenberg Orchestra Rezignu la peton registri sian anglalingvan revuon kiel varmarkon!

Gutenberg Orchestra rezignis la Varmarkon

La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki エスペラント図書館
16 февр. 2021 г.

Ricevinte la respondon de Gutenberg Orchestra (GO), ni publikigis “Niaj pliaj demandoj” en la 14a de februaro 2021. En la sekva tago, nome, la 15an de februaro 2021, ni konfirmis respondon de Sugatsuke Masanobu, la prezidanto de GO, en la diskutejo de la kampanja retejo.

En la komenco de sia respondo Sugatsuke skribas ke li akceptas nian peton rezigni la varmarkon (2020-136377) kaj en la sama tago sendis al ni bildon de formala dokumento pri rezigno de la varmarko.

Pro tio ni ĉesigas nian varbadon por nia petskribo kontraŭ Gutenberg Orchestra, Tokyu Agency kaj Tokyu Land Corporation kaj anoncas la sukceson de nia kampanjo.

Post la sukceso ni tamen plu observas la aferon ĝis la kompleta forigo de la varmarko ĉe la reta platformo de la Japana Patentoficejo kaj eldono de la revuo kun la nova nomo sen “ESPERANTO” estas, sen ajna dubo, konfirmita.

Elkorajn dankojn al GO pro tio ke ĝi akceptis niajn opiniojn pri la afero. Ni gratulas vin pro nova ekiro de la revuo kaj esperas plenan sukceson sur la vojo. Fine, elkore ni dankas al homoj kiuj subskribis la petskribon kaj al homoj kiuj subtenis nian agadon en la plej diversaj manieroj.

ーーー

Mesaĝo de Sro Sugatsuke Masanobu, prez. de Gutenberg Orchestra:

Estimata Sro Nitta Takamichi el Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki, Skribas Sugatsuke Masanobu, prezidanto de Gutenberg Orchestra. Mi legis vian respondon en la 14a de februaro.

Unue, mi akceptas vian peton rezigni la varmarkon (2020-136377). Mi faros tuje kaj raportos denove.

Mia respondo al via demando 3 (Kial vi ne rezignas la varmarkon, sed intencas transdoni?) estas ke konsirede al la eblo ke povas aperi eldonaĵoj kun la vorto “エスペラント (ESPERANTO)”, ĉar GO jam decidis ne uzi la nomon “ESPERNATO CULTURE MAGAZINE”, GO povas montri klare nian starpunkton pri la varmarko.

Mi pensas ke mia respondo solvas la demandon 4 (Kiel vi traktos la varmarkon (2020-136377), se JEI fordankus vian transdonon?). 

Jen la respondo pri la demando 5 (Bv ekspliki, kial vi devus plu teni la varmarkon de eksa nomo de la revuo malgraŭ ke vi jam fiksis novan nomon kaj uzos ĝin por la sekva numero konsidere al via komerco?). La nova nomo de la revuo ankoraŭ ne estas akceptita kiel varmarko, kiu estas ĵus petita, do, ankoraŭ ne trapasis ekzamenon, nek estas aprobita. Tial “posedo de la varmarko por la eksa nomo de la revuo” signifas garantiaĵon, se tiel diri. Kiam la nova varmarko estas aprobita, ni ne plu havas kialon posedi la eksan. Ĉiuokaze, kiel mi jam skribis ĉi-supre, ni sendos leteron al la Japana Patentoficejo por forigi nian peton pri la varmarko.

Jen la respondo al la demando 6 (Vi diris ke nova nomo ne inkludas “ESPERANTO” nek “エスペラント”. Ĉu tio signiafs ke ĝi malinkludas mallongigojn kaj derivaĵojn de Esperanto: eo, esp, espo, esperantisto, esperantista, Eisto, Eista k.c.?). Laŭ nia plano la nova nomo estas longa kun la literoj “ESP”. Nia revuo komenciĝis kun la nomo “ESPERANTO Culture Magazine”, tial ni pensas ke la nova nomo estu koncernanta la antaŭan kvankam malsama. ESP ĉi tie ne estas mallongigo de Esperanto, sed de Exstra Sensory Perception. Kaj ni elektis la literojn inspirite ankaŭ de la albumo “ESP” de Miles Davis, kiu estas amata de niaj kunlaborantoj kun diversaj naciecoj.

Tion mi klare skribos en la sekva numero. Tio ne estas mallongigo de Esperanto. Krome, inter niaj kunlaborantoj estas homo(j) kiu(j) estas kompetentaj pri la portugala kaj la hispana, kaj en la mondo en la plej multaj okazoj “ESP” estas mallongigo de la hispana lingvo aŭ de la lando Hispanio. Kaj laŭ la esploro de nia firmao, varmarkoj kun la literoj “ESP” estas sufiĉe multaj en kaj ekster Japanio kaj multaj el ili ne koncernas Esperanton. Nome, oni ne povas scii originon de tiuj multaj varmarkoj. La nova nomo pri kiu ni petas nun registriĝon ĉe la Japana Patentoficejo ne konkurencos kun aliaj en la kampo de eldonado almenaŭ en Japanio.

Mi esperas ke vi nun komprenas nian starpunkton. Ni tuj raportos nuligon de la varmarko post la peto. Se vi konsentas pri tio kaj ricevis de mi raporton, bv ĉesigi vian protestadon en la reto.

Скопировать ссылку
WhatsApp
Facebook
Nextdoor
Эл. почта
X