Niaj pliaj demandoj


la 14an de februaro 2021
Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki kun memvolaj kunlaborantoj Esperantistaj
De vi ni ricevis respondon en la 10a de februaro 2021.
Fine de la respondo vi skribis ke “se vi konsentus pri ĉi-supra respondo mia, ĉesigu vian protestadon en la interreto”, kaj en la 12a de februaro en tvitero vi skribis ke “mi atendas vian respondon”.
Por paroli de konkludo, ni ne povas anonci finon de nia petskriba kampanjo, konsidere al la enhavo de via respondo.
En via respondo vi asertis ke “jes” responde al nia demando1 (Ĉu GO pretas rezigni la varmarkon (2020-136377)). Kaj vi tamen mencias eblon transdoni la varmarkon al Japana Esperanto-Instituto (JEI), nome, registriĝo de la varmarko estas . Tio kontraŭdiras unu la alian.
En via respondo vi diras ke “Ni tenos plu la rajton pri la varmarko (ESPERANTO CULTURE MAGAZINE) nun petata, ĝis la peto pri la varmarko de nova nomo ekzameniĝos kaj aprobiĝos. Nia propono estas ke GO transdonos al JEI la varmarkon “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE”. Ni interparolas pri tio kun JEI.”
Rilate tion, ni demandas je kvar punktoj.
Demando 3: Kial vi ne rezignas la varmarkon, sed intencas transdoni?
Demando 4: Kiel vi traktos la varmarkon (2020-136377), se JEI fordankus vian transdonon?
Demando 5: Bv ekspliki, kial vi devus plu teni la varmarkon de eksa nomo de la revuo malgraŭ ke vi jam fiksis novan nomon kaj uzos ĝin por la sekva numero konsidere al via komerco?
Demando 6: Vi diris ke nova nomo ne inkludas “ESPERANTO” nek “エスペラント”. Ĉu tio signiafs ke ĝi malinkludas mallongigojn kaj derivaĵoj de Esperanto: eo, esp, espo, esperantisto, esperantista, Eisto, Eista k.c.?
Ni supozas kontrolinte la ŝanĝon de la nomo de la konto en tvitero ke nova nomo de la revuo certe tenas en si la tri literoj: “esp”. Ni atententigas vin ke se nia supozo estas ĝusta protestado povas daŭre okazi en ia ajn manieroj.
Ni havas du aferojn por komuniki al vi.
La unua estas ke se vi daŭre uzos Esperanton kiel metaforon por via revuo verkita ĉefe en la lingvo angla neniam ĉesiĝos voĉoj de Esperantistoj kiuj sentas malagrablon pro tio.
Ni ja estas pretaj por paroli kun vi pri kulturaj flankoj de la afero. Se vi deziras, ni povas komenci tuj.
La dua estas ke jam pluraj societoj kaj individuoj en kaj ekster Japanio preparas plendojn al la Japana Patentoficejo. Nome, protestado de Esperantistoj ne finiĝas eĉ post nia kampanjo, sed daŭras kondiĉe ke vi posedas la varmarkon.
Ni ne neas la koncepton de la revuo por kulturo de tutmondaj civitanoj.
Ni tute ne intencas malhelpi vian komercadon.
Sed ni suspektas ĉu vi ne vidas nian agadon same kiel tiun de viaj konkurencaj firmaoj.
Sed la plej klaraj vortoj ni devas diri ke via miskonduto estas bazita sur via miskompreno.
Ni estas komunumo ekzistanta ne profitcele, sed por homoj kiuj amas lingvan komunikadon kaj deziras komunikadon je la tuta personeco, vartanta tra la 130 jaroj sian kulturon kaj historion en malstrikta homa ligo.
Ĝenerale dirite, okaze de konfliktoj inter profitcelaj firmaoj, oftas procesoj, ĉesigo de eldonado, retirigo de eldonaĵoj, postulo je profito aŭ de pago de necesaj kostoj. Sed kion ni postulas de vi, estas io multe pli milda.
Se konsideri al ĉi-supre menciitaj flankoj de la afero, ni sugestas al vi ke estas plej racie rezigni la varmarkon “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE/エスペラント カルチャーマガジン” (2020-136377) por via deziro solvi la problemon laŭeble frue.
Ni kontraŭstaras ke “ESPERANTO CULTURE” povas forpuŝi kulturan movadon de Esperanto kaj ke vi akiras ekskluzivan rajton pri Esperanto per la varmarko. Tial ni postulas ke vi rezignu la varmarkon (2020-136377) kaj diras ke nia petskriba kampanjo daŭros ĝis ni povos konfirmi malvalidiĝon de la varmarko post via decido.