La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki エスペラント図書館
Feb 11, 2021

La 9an de februaro 2021, SUGATSUKE Masanobu, prez. de la firmao Gutenberg Orchestra, sendis mesaĝon (DM) al Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki sub ties oficiala konto en tvitero responde al nia malferma letero.(Malferma letero pri la eblo rezigni la varmarkon (2020-136377))

En sia mesaĝo Sugatsuke proponis okazigi telekunsidon per Zoom aŭ Skajpo. Sed por ke ĉiuj esperantistoj povu informiĝi pri la afero ni proponis al Sugatsuke malferman diskuton anstataŭ fermita (tvitero), kion Sugatsuke akceptis.(tvitero)

Ni promesas ke ni daŭrigos diskuton kun Sugatsuke en tiu ĉi retejo por nia kampanjo.

Intertempe, en la 10a de februaro 2021, Sugatsuke afiŝis sian respondon ene de la retejo por nia kampanjo. Ni publikigas la respondon ĉi-sube.

Ni publikigos niajn opiniojn kaj starpunkton pri tio baldaŭ en la retejo.

ーーー
Respondo de Sugatsuke Masanobu (nro1, 2021-2-9):

Al Sro Nitta Takamichi, la prezidanto de La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki.

Mi estas Sugatsuke Masanobu, la prez. de Gutenberg Orchestra (GO), la ĉefredaktoro de “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE”.

Mi jam sendis mian mesaĝon al Sro Nitta hieraŭ en la 8a de februaro pere de DM, sed mi ankoraŭ ne ricevis vian respondon. Tial mi respondas ĉi tie. Jen mi opinias pri “Malferma letero pri la eblo rezigni la varmarkon (2020-136377)” publikigita la 9an de februaro 2021 de Sro Nitta en la retejo change.org:

Sro Nitta demandis jene:

  1. Ĉu GO pretas rezigni la varmarkon (2020-136377)
  2. Se ne, sciigu kial.

Pri via demando1, jes, sed ne tuj.

La kialo rilatas al mia sekva respondo pri via demando 2. Ni proponis al Japana Esperanto-Instituto (JEI) ke ni rezignos la nomon de la revuo “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE” por daŭrigi nian revuon kun nova nomo. JEI unuanime aprobis ankaŭ novan nomon de la revuo. Tie ne estas la vorto “ESPERANTO/エスペラント”. Ni ĵus petis pri registriĝo de la nova nomo kiel varmarko, kaj nia peto ankoraŭ ne pasis ekzamenon de la patentoficejo, nek estas aprobita.

Ni tenos plu la rajton pri la varmarko (ESPERANTO CULTURE MAGAZINE) nun petata, ĝis la peto pri la varmarko de nova nomo ekzameniĝos kaj aprobiĝos. Nia propono estas ke GO transdonos al JEI la varmarkon “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE”. Ni interparolas pri tio kun JEI.

GO promesis al JEI ke de la 8a de februaro 2021 GO ne uzos la vorton “エスペラント” (ESPERANTO) kaj ke por iu ajn eldonaĵo en kaj ekster Japanio ni ne pretendos pri la rajto de la nomo “ESPERANTO”. Tion aprobis JEI.

Laŭ mia kompreno, vi, Sro Nitta, ne estas membro de JEI kaj en la senco vi ne koncernas al JEI.

Pri nia nova revuo, ni ricevis diversajn opiniojn de membroj aŭ ne-membroj de JEI aŭ de ambaŭ tre pozitivajn voĉojn kaj negativajn opiniojn ambaŭ.

Respondi al ĉiuj ĉi tiuj mesaĝoj ne eblas konsidere al nia limigita tempo, tial ni kontaktis JEI, la organizo reprezentanta japanajn Esperantistojn. Mi esperas ke vi komprenas tion.

Pri la lingvo Esperanto, ni traktos de la dua numero serion “estinteco kaj estonteco de internaciaj komunaj lingvoj” kiun ni devis komenci de la unua numero. Tiu parto aperos dulingve en la angla kaj en Esperanto. Ni jam petis faman Esperantiston por verki, jam progresas la afero kaj ĝi aperos en la dua numero kiu eldoniĝos fine de marto.

Se vi havas demandojn rilate al ĉi-supraj aferoj, vi sentu vin libera kontakti min. Mi estas kontaktebla per “DM (direct message)” en Twitter, do uzu la rimedon, mi esperas. Kaj se vi konsentus pri ĉi-supra respondo mia, ĉesigu vian protestadon en la interreto.

Koran dankon.

Copy link
WhatsApp
Facebook
Nextdoor
Email
X