Обновление к петицииGutenberg Orchestra Rezignu la peton registri sian anglalingvan revuon kiel varmarkon!

Malferma letero pri la eblo rezigni la varmarkon (2020-136377)

La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki エスペラント図書館
9 февр. 2021 г.

La japana versio

Malferma letero pri la eblo rezigni la varmarkon (2020-136377)

La 9an de februaro, 2021

La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki kun memvolaj kunlaborantoj Esperantistaj.


Sro SUGATSUKE Mamsanobu (菅付雅信), prez. de Gutenberg Orchestra

Sro OKADA Masashi (岡⽥正志), prez. de Tokyu Land Corporation

Sro SHIBUTANI Naoyuki (澁⾕尚幸), prez. de Tokyu Agency


En la 8a de februaro 2021, oni publikigis la deklaron de Gutenberg Orchestra (GO) en la retejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) . Tie tekstas ke pro la peto de JEI GO pretas ŝanĝi la nomon de la revuo “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE” (ECM) kaj ke la nova formala nomo estos anoncita post peto de varmarko.


Aliflanke, GO diras (citante sian respondon en la 28a de decembro, 2020) ke “GO ankoraŭfoje esprimas sian intencon plu posedi la varmarkon ECM. Sed tie mankas konkreta respondo, kion fari pri ĝi.


Tial ni demandas vin pri jenaj punktoj:

Ĉu vi pretas rezigni la varmarkon (2020-136377)?
Se ne, bonvolu respondi kial.

Ni analizis eblajn riskojn kaj influojn de la varmarko por Esperanto-kultura movado. Ni estas informita pri la opinio de GO pri la varmarko en la letero al JEI sendita la 28an de decembro 2020.


Sed ni opinias ke la enhavo de la letero ne tute respondas al niaj demandoj kaj ke ankoraŭ restas eblaj riskoj de la varmarko super nia Esperanto-kultura movado.


Ĝis nun, pluraj organizaĵoj kaj societoj aŭ individuoj kiuj koncernas al Esperanto-movado sendis siajn demandojn aŭ protestajn mesaĝojn al GO. Sed en la momento ĝis la 8a de februaro 2021, iuj ricevis nenian reagon aŭ aliuj ricevis la mesaĝon “Turnu vin al JEI nur kun kiu GO volas paroli”. Do, neniu ricevis konkretan respondon de GO rilate al demandoj aŭ opinioj pri la afero. JEI estas la plej granda esperantista organizaĵo en Japanio kaj tamen tute ne reprezentas la tutan esperantistaron en kaj ekster Japanio. Krome, JEI ne havas devon, nek respondecon kolekti kaj resumi opiniojn de Esperantistoj.


Ni esperas ke GO ne rifuzos komunikadon kaj malfermos la vojon al interparolado kun homoj, kies variaj opinioj devas en si teni ion ne tute agrablan por vi, konsidere al la ideo de la revuo “akceli internacian komunikadon kaj kulturan interŝanĝon”. 


Tio devas ne esti tro racia laŭ ekonomia vidpunkto. Sed ni kredas ke la bildo pri mondcivita kulturo kiun desegnas GO per la metaforo de “esperanto” devas konkretiĝi nur en sinteno malferma al komunikado inter malsamaj ekzistoj.

Скопировать ссылку
WhatsApp
Facebook
Nextdoor
Эл. почта
X