Kio estas la problemo?


“Esperanto-kulturo” laŭ la firmao Gutenberg Orchestra
La anglalingva revuo “esperanto” antaŭ nelonge publikigita tute malatentas ĉiujn esperantajn kulturojn kaj historiojn nutritajn de nia espranto-komunumo.
La ĉefredaktoro Masanobu Sugatsuke klarigis, kial li nomis la revuon “esperanto” jene: “mi eksciis pri la lingvo Esperanto inspirite de la prezentado “ESPERANTO” farita de Ryuichi Sakamoto”, kaj li diris: “mi heredis a spiriton de Zamenhof”.
Sed la lingvo Esperanto kaj ĝiaj kulturaj movadoj estas preskaŭ ne menciitaj en la anglalingva revuo “esperanto” de la firmao Gutenberg Orchestra. En la sinprezento de la ĉefredaktoro estas skribita jene:
“Esperanto".It was an auxiliary language invented by Polish linguist Ludoviko Lazaro Zamenhof, intended for global communication and world peace.” — “Esperanto”. Ĝi estis helplingvo inventita de pola lingvisto Ludoviko Lazaro Zamenhof, destinita por tutmonda komunikado kaj mondopaco.”—
Tie ĉi la lingvo Esperanto estas rakontita en “is-formo”.
Krome la firmao Gutenberg Orchestra starigis interretan komunumon “esperanto culture community” kune kun la eldono de la revuo, kaj deklaris, ke ĝi estas “anglalingva komunumo”.
En la retejo de “esperanto culture community” estas skribite jene:
“”esperanto culture community” estas komunumo en kiu oni povas trejni sian klerecon por disvastigi, sian kapablon de la angla lingvo, kaj akiri kapablon uzeblan sendepende de lando pri redaktado kaj planado.”
“Esence ni planas administri tiun ĉi komunumon tute en la angla. Verŝajne estas personoj, kiuj ne kutimas sendi en la angla. Ni starigas grupon “Kurso pri la angla lingvo por redaktado” por tio ke ili havu kapablon esprimi sian ideon en la angla laŭeble bone.”
“esperanto culture community” por trejni vian kapablon de la angla lingvo.
La ideo estas tute alia de tio, kion atendas homoj, kiuj uzas kaj amas la lingvon Esperanto.
“La lingvo Esperanto apartenas al neniu” estas ĝia spirito
En tiuj ĉi cirkonstancoj evidentiĝis, ke la firmao Gutenberg Orchestra provas registri la nomon “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE” kiel varmarkon. Aplika n-ro2020-136377.
Ni tute ne konsentas kun la ideo “esperanto-kulturo” sen la lingvo Esperanto, kaj kontraŭas, ke ĝia “Esperanto-kulturo” akiru ekskulzivan komercan rajton pri la nomo “ESPERANTO CULTURE MAGAZINE” forŝovinte nian karan esperanto-kulturon, kiun dum la lastaj 133 jaroj niaj antaŭuloj nutradis kaj kreskigadis.