Haltigu la militon en Ukrainio – Pacon por la mondo!

Haltigu la militon en Ukrainio – Pacon por la mondo!
Why this petition matters

Karaj gesamideanoj esperantistaj en la tuta mondo
La rusa despoto, perdis la lastan restaĵon de sia menso per la krima atako al Ukrainio. Tiu ago estas la komenco de granda sufero kaj ĝi minacas nian tutan mondon.
Naciismo estas freneza mensmalsano kaj kiel esperantistoj ni devas konscii, ke nur unuiĝinta mondo povas ĉesigi tiun frenezaĵon. Putino ne nur suferigos Ukrainion, li same suferigos sian propran popolon. Li funkciigas naciisman militmaŝinaron, dum al multaj homoj en sia propra lando mankas la plej necesaj aferoj por vivteni sin kaj sian familion.
Kiel esperantistoj ni nur povas forte kondamni tiun fiaĵon kaj alvoki al paco.
Ni kiel esperantistoj ja havas geamikojn kaj en Ukrainio kaj en Rusio kaj neniel povas kompreni, kio nun okazas.
Ni alvokas la tutan homaron al unueco! Fariĝu mondcivitanoj. Lernu la internacian lingvon Esperanton kaj per ĝi akiru mondan identecon por ĉesigi la frenezan ŝovinismon, kiu minacas nian tutan planedon.
Nia mondo estas minacata de klimata katastrofo kaj al tiu katastrofo aldoniĝas nun la milito kaj la minaco de atoma apokalipso.
Nia mondo bezonas pacon, ni devas unuiĝi, ĉar nur unuiĝinta tero povas sukcese haltigi la klimatan kolapson
Tial bonvolu subkribi nian petskribon kaj disvastigi ĝin tra la tuta mondo!